Laŭ afiŝo en la fejsbuka paĝo de la Sismologia Observatorio Kövesligethy Radó.
Tertremo kun laŭtaksa magnitudo de 4,9 frapis nordokcidentan Kroation je la 6:43 pm hodiaŭ, 24 kilometrojn de Gospić, en la profundo de 10 kilometroj. La instrumentoj de la observatorio registris la tertremon senescepte, sed ĝis nun ne estis raportoj, ke ĝi povus esti sentita en Hungario.
Gospić situas en la regiono Lika, kiu estas parto de la Dinaraj Alpoj. Ĉirkaŭ 49 komunumoj apartenas al la municipo, inter kiuj Smiljan, naskiĝloko de la fama serbo-kroata inventisto Nikola Tesla. Tiu areo estas sisme aktiva kaj sismoj okazis ĉi tie en la pasinteco.
Ĝisdatigo: okazis modera tertremo ankaŭ en Hungario la 13-an de februaro 2025, je la 00:03 horo, apud Pannonhalma. La tremo estis kun magnitudo de 2,4 en la profundo de 13 kilometroj. La loĝantaro sentis tion proksime al la epicentro, kaj ankaŭ raportis la fenomenon el la urbo Pécs.
Sed… kiu estis Radó Kövesligethy? Legu pri li >>
Retpaĝo de la sismologia observatorio nomata Kövesligethy Radó (hu, en) >>