Artikolo de la monato – ĉi-foje el Vikipedio: Parkurbo Esperanto
– Parkurbo Esperanto (germane Parkstadt Esperanto) estis projekto por konstrui urboparton en Munkeno rilate al Esperanto, antaŭ la Unua Mondmilito. Tio celis esti la centro de la tuta Esperanta movado. En 1912 estis fondita aparta ligo por efektivigi la urbon je 13 km de München. Oni faris grandan loterion, kolektis monon ankaŭ de Esperantistoj. Fine la mono pereis, la plano fiaskis.

La baza ideo estis moderna kaj sekvis tendencon, kiu estis rimarkebla ankaŭ en alia sociaj movado. Tio estas indiko, ke la Esperanto-Movado siatempe estis moderna kaj parto de la progresemaj tendencoj en la socio. La kreado de loĝkvartaloj, kiuj estas alternativo al la dense okupitaj, fumaj kaj malsanaj kvartaloj de la grandaj urboj, estis rimarkinda movado.