Kiel la Suno neniam subiras en Esperantujo, tiel ĉiam ekzistos (ankaŭ hungaraj) esperantistoj mondskale dum la ekzisto de la mondo.
Mi kreis* la retejon kun tiu ĉi spirito. Mi enuiĝis pri la senpova operado de tn. oficialaj Esperanto-organizoj. Sincere, kiu volas esti membro nuntempe de iu ŝajne funkcianta organizaĵo? Kial? Por kio? Por kiu intenco? Se iu volas helpi la laboron, tiu povas helpi sen membreco, kiu volas malhelpi, ankaŭ tiu povas fari tion el ekstero, multaj ekzemploj montras ĝin ĉiutage. La lingvo, la kulturo kaj la mondo de Esperanto ekzistas eĉ sen nenecesaj oficialaj instancoj. Mi ne pensas, ke Esperanto bezonas ian alian centron ol tutmondan organizaĵon, kiu landskale bezonus nur iun administran peranton. Reala mondskala organizo estas alia kaj grava demando, sed ĝi ne apartenas al la jurisdikcio de mia blogo aŭ afiŝo. Se tamen jes, mi estas ĉi tie por diskuti la temon.
Mi estas hungara esperantisto, do la retejo nomiĝas esperantisto.hu. Vivu longe! Nova esperantista provinco en Esperantujo. Bonvenon ĉi tie!
Vivi en Esperanto. – Elekti la vojon.
Ne ekzistas pli malbona reklamo de Esperanto ol esperantisto, kiu ne uzas ĝin. Kaj la plej efika maniero konvinki homojn, ke Esperanto estas normala lingvo, estas montri ke nia “aŭto” vere veturas.
Do ĉiu elektu sian vojon kaj agu laŭ ĝi: hobiuloj amuziĝu, sed ne postulu ke la tuta mondo kundividu ilian hobion, praktikuloj – simple vivu kun Esperanto kiel ĉiutaga elemento de sia vivo. Ni estu realismaj: en plej proksima tempo la esperantistoj ne iĝos plej granda lingvokomunumo en la mondo. Ni ne estos dominantaj, sed tio ne signifas ke ni ne povas esti normalaj.
Granda skismo… el La Ondo de Esperanto
* Mi komencis skribi la blogon en la jaro 2022, iom poste mi agordis ĝin nevidebla. Meze de la jaro 2024 mi trarigardis kaj filtris la enhavon, ĝisdatiĝis kaj forigis kelke da afiŝoj (ktp.), fine mi denove agordis la blogon publika. Tio povas klarigi la pasintan tempodiferencon inter la ekiro kaj la publikigo.