Vera rakonto kun feliĉa fino el Esperantujo

Frostiga vintra rakonto en la somera varmego, kiu okazis en Esperantujo, subprovinco Hungario.

Tiu ĉi historio okazis al mi dum la frua vintro de 2004. Unu tagon semajnfine mi devis veturi al la urbo Eger pri difinita kazo, mi veturis per buso. Mi ne tre havis emon vojaĝi en la forta malvarmo, sed mi nepre devis solvi la aferon. Do, mi alvenis la urbon. Post zorgado pri mia afero, ankoraŭ estis sufiĉe da tempo ekiri hejmen, do mi komencis promeni en la urbocentro. Sur la trotuaro apud la katedralo nomata Baziliko, ariĝis malgranda amaso da homoj, ĉiuj vestitaj en similaj vintraj vestaĵoj. Kiam mi pliproksimiĝis al ili, evidentiĝis por mi, ke tie staradas homoj el la Malproksima Oriento. Mi ne povis trapasi inter ilin, ĉar ili staras tro dense, veturiloj trafikadis ĵus apud ili sur la strato. Mi provis movi malrapide inter ili, sed malfacile sukcesis. Kiam ili ekvidis min inter ili, iuj demandis min en iu lingvo, sed bedaŭrinde mi ne komprenis. Responde mi faris la kutimajn (!) demandojn: Do you speak English? – Ĉu vi parolas la anglan? Ты говоришь по-русски? – Ĉu vi parolas la rusan? (Eble mi estus povinta elpremi de mi tiom malmultan por helpi ilin.) Parlez-vous français? – Ĉu vi parolas la francan? Tiutempe mi ankoraŭ ne sciis la germanan, sed ankaŭ tiulingve mi demandis ilin pri ilia germana lingvoscio – vane. Tute ne estis iu respondo, nur ridetoj kaj konfuzitaj rigardoj. Mi konstatis, ke ne estas homo inter ili, kiu parolas iun okcidentan lingvon, kaj mi tute ne parolas iun orientan lingvon, tiel ni ne povas kompreni unu la alian (post tiu evento mi komencis lerni la ĉinan – interesa kaj mirinda lingvo, sed mi progresas malrapide).

Fine mi levis la ŝultrojn, signis per la mano, ke ili lasu min foriri, ne ekzistas solvo. Intertempe ideo aperis en mia kapo, kio okazus se mi provus ankaŭ Esperanton? Mi scivolas, ĉu ili parolas Esperanton. Do mi demandis: Ĉu vi parolas Esperanton? Ili komencis ripeti la vorton “Esperanto” kun terura intonacio, subite kaj videble komencis voki iun el inter si. Kaj do… jes! Ili parolis nenian okcidentan lingvon, sed estis esperantisto inter ili! Eta, maljuna viro, oĉjo. Finfine ni povis interparoladi en nia komuna lingvo. Li ne havis grandan vortprovizon, sed ni povis bone kompreni unu la alian.

La maljunulo diris al mi, ke la grupo veturas el Kroatio, tra Hungario al Kassa per buso. Ili haltis en Eger dum unu horo. La gvidanto, kiu parolas ankaŭ ruse kaj angle, forkuris al la turisma butiko por aĉeti lokan mapon, la grupo nun atendas lin. La grupanoj estis mongoloj kaj sudkoreoj (ili estis iuj manlaboristoj, faka aŭ sindikata grupo, mi jam forgesis), ili volas viziti la fortikaĵon de Eger dum estas taglumo. Kiun direkton ili ekiru? Mi montris kaj desegnis la direkton por la maljunulo. Fine ni adiaŭis en tre bona etoso. Malbonŝance mi ne faris foton pri la korvarmiga renkonto.

La leciono lernita? Vi ne devas rezigni ion. En Esperantujo la Suno neniam subiras.

La okazaĵo estas eterna memoro por mi.

(Kovrilbildo generita de mi per Copilot AI.)