Tago de Sekura Interreto

Kio ĝi estas kaj kiam ĝi okazas? La Tago de Sekura Interreto estas tutmonda kampanjo, kiu okazas ĉiujare dum la dua mardo de februaro, lanĉita en la jaro 2004. Tiu ĉi dato en 2026 estas la 10-a de februaro. La Tago de Sekura Interreto ekiris en la Eŭropa Unio, ĝi fariĝis tutmonda evento, festata en pli ol 180-190 landoj.

Slogano: “Kune por pli bona interreto!”

La ĉefa celo estas krei pli sekuran kaj pli bonan interretan medion por ĉiuj, sed precipe por infanoj kaj gejunuloj. Ĝi instigas homojn uzi la teknologion respondece, respekteme, kritike kaj kreive.

La programoj kutime traktas la jenajn gravajn defiojn:

Cifereca bonfarto: kiel trovi ekvilibron inter la reala vivo kaj la ekrana tempo.
Cifereca sekureco: protekto kontraŭ kodrompistoj, pasvortaj sugestoj kaj privatecaj agordoj.
Retĉikanado (Cyberbullying): kiel rekoni kaj haltigi interretan ĉikanadon.
Falsaj novaĵoj: disvolvi kritikan pensadon por rekoni misinformadon.

Kion vi povas fari en Esperantujo? Ankaŭ en la Esperanto-komunumo gravas la sekureco, ĉar ni estas tre ligitaj al la interreto.
Vi povas:
– Uzi fortajn pasvortojn: evitu simplajn vortojn; uzu kombinaĵon de literoj, ciferoj kaj simboloj.
– Duŝtupa konfirmo: aktivigu ĝin en viaj kontoj (Google, Facebook, ktp.).
– Esti ĝentila: sekvu la regulojn de la “retetiketo” (netiquette) en Esperanto-forumoj.

Kion vi indas scii pri tiu ĉi agado en Hungario? Vizitu la retpaĝon de BiztonsagosInternet.hu >>