Pasio en kateno

Ŝi tiam ŝajnis kara al li
Tamen jam ne eblis plu
Kaj finiĝis la sento
Foriris la tempo
Junul’ en kaĝ’

Li ĉiam restis veka al ŝi
Tamen ŝi ne volis plu
Kaj forvelkis la emo
Pasi’ en kateno
Kia domaĝ’

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
Sufere pro ĉi sent’
Ĉu indis tia pen’
Por pasio en katen’

Ŝi tiam ŝajnis kara al li
Tamen jam ne eblis plu
Kaj finiĝis la tempo
Foriris la sento
Junul’ en kaĝ’

Li ĉiam restis veka al ŝi
Tamen ŝi ne volis plu
Kaj forvelkis la emo
Pasi’ en kateno
Kia domaĝ’

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
Sufere pro ĉi sent’
Ĉu indis tia pen’
Por pasio en katen’

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
Sufere pro ĉi sent’
Ĉu indis tia pen’
Por pasio en katen’

Mia, ŝia, nia novel’
Televid’, fantazi’. Ĉu reala? Emocia?
Alrigardo, ampetardo, malsingardo, ardo
Altaro, amaro, adoro, angoro

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
Sufere pro ĉi sent’
Ĉu indis tia pen’
Por pasio en katen’

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
Sufere pro ĉi sent’
Ĉu indis tia pen’
Por pasio en katen’

Artisto: Supernova (BR)
Eldonis: Vinilkosmo
Ĉiuj rajtoj ĉe ili.
Plena albumo de tiu ĉi kanto rigardeblas kaj aŭskulteblas ĉi tie.