Vivi estas libera sen tokipono
Pri kio mi temas nun?
Tokipono (tokipone toki pona) estas planlingvo. La nomo de la lingvo estas ekhavita de la piĝina vorto tok (de la angla talk „paroli“) kaj la Esperanta adjektivo “bona”.
toki = paroli
pona = bona
…tiel la la nomo “toki pona” signifas “bona lingvo”.
Ĝi estas konstruita de Sonja Lang kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Laŭ ŝia takso ekzistas nuntempe mondvaste minimume 100 fluaj parolantoj (minus mi mem).
Tokipono ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo.
La plej interesa kaj ampleksa aĵo pri tokipono, ke ĝia vortostoko konsistas el nur 123 vortoj. Tiuj vortoj estas krome grandparte tre mallongaj, kaj la vortoj ĝenerale devenas el la angla, tokpisino (kreola lingvo kun anglalingva vortbazo), la finna, la kartvela, la nederlanda, la akadia franca, Esperanto, la kroata kaj la ĉina (normĉina kaj la kantona).
Do, tiu ĉi lingvo tre plaĉis al mi! Komence…
Ĝi plaĉis al mi, tiel mi komencis ekkoni ĝin. Baldaŭ mi havis demandojn, do mi serĉis retan komunumon por lerni, trovi respondojn al miaj demandoj, kaj finfine demandi. Nu, mi trovis la tiel nomatan oficialan Facebook-grupon de la lingvo, kie mi kandidatiĝis kaj estis akceptita. Kontraŭ akcepto, mi devis prezenti min, do mi faris tion per kelkaj frazoj en toki pona. Tio okazigis neatenditan kaj nekompreneblan procezon: la moderiganto kaj fakulo de la grupo malĝentile korektis miajn frazojn kaj laŭ eduka maniero atentigis min pri la fakto, ke la lingvo toki pona ne funkcias tiel, kiel mi simple iras ĉi tien kaj volas lerni. Nu, jes, bone. Mi eklernis la lecionon kaj diris adiaŭon al tiu ĉi aĵo (kaj la grupo kaj la lingvo).

Nu, tio estis mia ne tro longa aventuro kun la lingvo toki pona. Mi komencis interkonatiĝi, mi intencis peti helpon, ĉar mi ne naskiĝis denaska parolanto (!), responde mi estis edukita kaj humiligita antaŭ ol mi eĉ petis ian helpon. La oficiala grupo ne subtenis min. Dankon, tio sufiĉis. Mi povas travivi tute sen toki pona, kiel antaŭe. Ĉi tiu lingvo estu disvastigita kaj praktigita sen mi. Mi komencis lerni alian (naturan) lingvon, kies parolantoj tre volonte helpas novulojn. Ala toki pona!