Limo estas la stelplena ĉielo

Kamentubo el lasero en Ózd –

En la kadro de EU subvencia oferto (TOP Plusz) oni planas memorigi la naŭ detruitajn turojn kaj la gloran pasintecon de Ózd (iama metalurgia urbo), Hungario.

Unu el la kamentuboj de la Ŝtalfabriko estas rekonstruita uzante laseran lumon. Metalurgio ludas (ludis) gravan rolon en la historio de Ózd. Iam, antaŭ kelkaj jardekoj naŭ kamentuboj staris laŭ Gyár út, kiu estis la ĉefa trafikvojo al la metalurgia fabriko. La monumentaj turoj difinis la urbosilueton. Tamen, post kiam la fabriko estis fermita, ankaŭ ilin devis forigi, la turoj estis krevigitaj unu post la alia kune kun pluraj aliaj konstruaĵoj.

Iamaj kamentuboj de Metalurgia Fabriko de Ózd (foto de László Dobosy)

En la kadro de la subvencia oferto t.n. TOP Plusz, la urbo gajnis financadon de Eŭropa Unio por turisma disvolviĝo. Ĝi estos kompleksa programo kiu estos efektivigita laŭ Gyár út. Estos pluraj partoj de ĉi tio. Unu el ĝiaj elementoj estas la memoraĵo de la naŭ fabrikaj kamentuboj. La bazo de la iama tubo nr. 8 estis konservita, kamentuba torso estos konstruota sur ĝi. Fine, la tuta kamentubo estos projektota per lasera lumo, kiu radias lumon senĉese. Ĝi estis projektita de Tamás Kovács, hungara entreprenisto kaj inventinto. Li ankoraŭ ne havas konstantan laboron en nia lando, sed estas pluraj en Ameriko. La plej fama estas la kolo de gitarforma konstruaĵo de la Hotelo Hard Rock en Miamo, kiun ankaŭ li kreis por projekti en la spacon.

La planata agado estas centprocente financita per la subvencio, do ĝi ne ŝarĝas la buĝeton de la urbo. Ene de la projekto, interalie, la muzeo estos pligrandigita per modernaj, interagaj elementoj. Malnova, nerompita fabrika maŝinaro troviĝos en la korto, kaj kreiĝos eduka vojo nomata „Laŭ la paŝoj de niaj prauloj“, kiu kondukos al la aerdefenda kelo de la strato Ív, kie oni renovigos alian alon.

Parto de aerdefenda kelaro, strato Ív, Ózd (foto de ÓVTV)

“Ózd estas origine metalurgia grandurbo. Bedaŭrinde pasis pli ol tridek jaroj de kiam ĉesiĝis la metalurgio en nia urbo, sed la Ózdanoj ĉiam bonkore memoras tiun ĉi gloran pasintecon. Mi tre bedaŭras, ke la naŭ kamentuboj kiuj estis la simbolo de la urbo estis malkonstruitaj en tiu tempo. Pasis pli ol dudek jaroj. Mi certas, ke pere ĉi tiu nuna evoluo ni povos revenigi la memoron, kaj ĉiuj povos revoki belajn memorojn, kiam ili vidos la laseran kamentubon, kiu estos videbla en la tuta areo, ĉar ne ekzistas alteca limo, nur la kurbiĝo de la Tero kaj la vetero, kiuj povas bari ĝian videblecon,” diris Dávid Janiczak, urbestro.

Kritikaj voĉoj kontraŭas la projekton, citante ekologiajn danĝerojn kaj ili avertas pri tn. lumpoluo lige kun la monumento farita el lasero. La naturrezervejoj Nacia Parko de Bükk (la Stelo Observejo de Bükk en ties teritorio), kaj la tre proksima Protektita Pejzaĝa Areo de Lázbérc estas treege engaĝita en la afero.

Pliaj bildoj de Artefarita Intelekto Copilot pri la iama Metalurgia Fabriko de Ózd

Vi devis vivi ĉi tie kompreni la bildojn… Ili estas tre proksimaj al la iama sento.

Fontoj hungarlingve:
Informigo sur la retpaĝo de urbo Ózd
Opinio pri lumpoluo kaj aliaj danĝeroj (telex.hu)

Kovrilbildo kaj lastaj bildoj: MS Copilot AI