Kajtumadi bonas

Hungara esperantisto Imre Bajáki anoncas sian hobion, la kajtumadon. Indas konsideri la proponon, la printempo venas.

Ni vidu, kio estas kajtumado. Kio estas la bazaj esprimoj?
Kajto estas objekto, kiu flugas per kontraŭado al la forto de la vento kun la streĉo de fiksita ŝnureto, kies alia fino estas tenata enmane (diras Vikipedio).
Kajtumado estas flugigi la kajton en la aero.

Imre Bajáki diras:
Kajtumado estas ter bona hobio, ĝi estas malmultekosta, naturprotekta, oni povas esti dum kajtumado sur la kampo, eblas trankviliĝi, ripozi. Mi volonte faras tion, al mi tio estas kun tre bona efiko. Se plaĉas al vi miaj kajtoj, provu fari ankaŭ vi! Multe eraras tiuj, kiuj tiel kredas (pensas, imagas), ke nur en multekostaj, luksaj lokoj, per multekostaj iloj, aĵoj, manieroj, formoj eblas agrable, bone, efike amuziĝi, ripozi, refreŝiĝi!

Vizitu la hejmpaĝon de Imre Bajáki por ekkoni, kia bonega tempopasigo estas kajtumadi!

Kajto Verda Stelo (el Vikipedio)

Kajto (priskribo sur Vikipedio) >>

Estas nenio pli bona ol flugigi kajton ekstere kaj samtempe aŭskulti muzikon.
La muzikgrupo Kajto sur…
Apple Music >>
Deezer >>
Spotify >>