Insulo Esperanto

Ĉu vi sciis, ke ekzistas du insuloj sur nia planedo, kiuj portas la nomon de la internacia lingvo Esperanto? Unu el ili, sunplena kaj historia, troviĝas en Bulgario, dum la alia, malvarma kaj netuŝita, situas en la glacia Antarkto. Kiel tiaj malsimilaj lokoj povas havi la saman nomon?

La nomo de ambaŭ insuloj rilatas al la internacia lingvo Esperanto. La lingvo Esperanto ne nur unuigas homojn mondskale sub la verda flago, sed ankaŭ donis sian nomon al du unikaj insuloj.

Ĉu vi jam vizitis Insulon Esperanto ĉe la Danubo? Estas nur malmultaj kiuj respondas tiun demandon kapjese ;), mi honeste diras, bedaŭrinde ankaŭ mi ne vizitis tiun pejzaĝon. Iam longtempe, kiam mi vizitis Bulgarion, mi veturis proksime al tiu loko, sed tiutempe mi ne havis la konscion pri ĝi. 

Insulo Esperanto estas floranta insuleto en la rivero Danubo, flanke de Bulgario. Ties surfaco estas ĉirkaŭ 180 hektaroj. La insulo estas neloĝata, kovrita de arbaro, kun vasta, ora sabla bordo. Ĝi longas proksimume 4 km kaj larĝas mezume 400 ĝis 500 metrojn. La rivera brako inter ĝi kaj la bulgara riverbordo estas nur kelkdek metrojn larĝa, foje malpli; la pliparto de la rivero fluas aliflanke. La insuleto situas ĉ. 5 km oriente de la urbo Orjaĥovo, proksime de vilaĝo Leskovec (survoje al Nikopol).

Fragmentoj el la historio de la loko

La 1-an de septembro 1930 la urbestraro de Orjaĥovo cedis al la loka Esperanto-grupo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon, tiel oficiale nomumas la duan plej grandan insulon en Danubo je la nomo “Esperanto”.  Sur la vidalvida riverbordo situas loko por ripozo kun strando, parko kaj restoracio. En 1933 oni finkonstruis tie turisman domon “Esperanto” [1]. Pri la nomo ekzistas ankaŭ alia (eble falsa) deveno Vikipedie [2].

Kion diras la malnovaj dokumentoj pri Insulo Esperanto?

En ĵurnalo „Orjaĥovska tribuna duobla numero 22-23 (decembro 1960) – artikolo “La unua konstruado en la unua somerrestadejo ĉe Danubo” – de Cv. Markova. La aŭtorino rakontas pri la konstruado sur insulo “Esperanto” apud urbo Orjaĥovo, konata jam al multaj esperantistoj.

En ĵurnalo “PatroIanda fronto” – Sofio (4. 1. 61) – artikolo “La arĝenta bordo – moderna somerrestadejo apud Danubo” de VI. Najdenov kun bildo de la nova turista domo. La aŭtoro rakontas pri la nove konstruita rivera somerrestadejo apud la bordo de Danubo oriente de Orjaĥovo proksime al insulo “Esperanto” kaj aliaj danubaj insuloj. (Citaĵoj el Bulgara Esperantisto, 1961/2., XXX. jarkolekto, artikolo “Tra la gazetaro”, p.10.)

LA DANUBA INSULO ESPERANTO
Pli ol 40 jaro, proksime al la bulgara urbo Orjaĥovo, el la blua de la blua Danubo aperis sabla insulo, kiu iom post iom elkreskis kaj fariĝis alloga plaĝo, somere plena de amatoroj de akvosporto kaj de somerumantoj. La insulo portas nomon “Esperanto”, ĉar la unuaj konkerantoj de la senmastra teritorio estis membroj de la loka societo “Dro Zamenhof”, kiu la posedaĵon de la insulo kaj la nomon kontraktis kun la Urba Konsilantaro. Laŭ B. Dimitrov en EPĈ 2/1962 (Fajrero – n. 5-6. en 1961)

SIERO’89
E-societo “Georgi Stanev” – Orjaĥovo, invitas vin partopreni en la somera insula Esperanto-enkontiĝo
“SIER0’89”, dediĉita al la 70-jariĝo de la E-organizajo en Orjaĥovo. La aranĝo okazos 14-16.7.1989, en Orjahovo. Interalie, ĝi celas revivigi la bonan tradicion de la pasinteco – insulo Esperanto denove estu loko de ĉiujaraj E-entreprenoj, por ke multaj esperantistoj – bulgaroj kaj alilandanoj, povu ĝui ĝian belecon kaj la imponan vidaĵon de vasta blanka Danubo. (Bulgara Esperantisto, majo 1989, p.33.)

Ni vidu, kion diras la retpoŝta versio de Eventoj n-ro 077, 1/majo – 1995

Insulo Esperanto

La insulo Esperanto en Danubo, Bulgario, estas unu el la eltrovitaj 985 Zamenhof/Esperanto – objektoj en 53 landoj. […]

La 8-an de septembro 1930 la komunumo de apud-Danuba bulgara urbo Orjahovo (tiama nomo Rakovo) oficiale decidis donaci al la loka Esperanto-societo insulon por ties disponoj. Du tagojn poste, la 10-an de septembro, okazis la oficiala inaŭguro de la insulo Esperanto.

La insulo (ĉ. 180 hektaroj) apartenas al la plej grandaj en Danubo; intertempe, ĝi estas pliriĉigita je arbareto kaj plaĝo kaj fariĝis tre alloga loko por ripozado. Preciza situo: ĉe “km 672”. En 1985 la insulo estis gastiganto de la Danuba E-Renkontiĝo; okazis oratora konkurso, filmprezentadoj kaj balo.


Mi sentas profundan nostalgion vidante la lokon kaj la artikolojn. Indus revivigi ĉi tiun lokon kaj esperantumadi tie. Mi opinias, ke esperantistaj amikaroj senlimige povas viziti tiun ĉi insuleton por havi ĝojan komunan tempon.

360° Panoramo de la insuleto >>

Pasiginte tempon en ĉi tiu pitoreska loko, vi povas viziti Sunan Plaĝon (Sunny Beach) ĉe la Nigra maro en Bulgario, kie vi povas loĝi en la Hotelo Esperanto. La nuna administrado de la hotelo ŝajnas havi nenian rilaton al Esperanto, krom la nomo.

Diri la veron, estas du insuloj sur la Tero nomata Esperanto. La alia troveblas Antarktike. Ni scias pri ĝi tion, kion Vikipedio skribas. Verŝajne ĝis nun ne okazis Esperanto renkontiĝoj aŭ aliaj eventoj tie. Eble en la futuro.

Esperanto-Insulo estas la plej granda kaj la plej norda insulo el la Zed-grupo, norde de la Varna-Peninsulo, ĉe la Livingston-Insulo, parto de la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Antarkto. La insulo estas senglacia kaj roka, ĝi altas 290 metrojn kaj etendiĝas 950 × 900 metrojn. La loko estis vizitata de fokoĉasistoj dum la frua 19-a jarcento.

Trovu la insulon sur la mapo >>
Insulo Esperanto la plej maldekstre, sago montras (Vikipedio)

[1] Fonto: Vikipedio
[2] Vikipedio diras: “La areo ankaŭ estis nomita Esperanto, ĉar ĉi tie en 1937 okazis Universala Kongreso de Esperanto.” Tiu ĉi deklaro povas esti erara. En la jaro 1937 okazis la 29-a UK en Varsovio, dediĉita al la 50 jara ekzisto de la lingvo, tiel la kongreso estis nomata “Varsovia Jubilea Kongreso”. La nomo de la Danuba insulo eble venis el iu loka Esperanto-kunveno, aŭ simple el la loka Esperanto-societo.