Memkonfeso: mi estas respondeca hundoposedanto, same mia hundo estas respondeca homoposedanto. Mi kaj mia hundino kutimas ekskursi al tiuj lokoj, kie malmultaj popoloj pasadas kaj senbrida naturo ĉirkaŭas nin. Kiel hodiaŭ.
Ni iris, iradis sur montetoj, tra arbaretoj, apud plantejoj, kiam ni atingis longtempe forlasitan lokon. La sceno iam estis kultivita aro de privataj ĝardenoj, sed hodiaŭ ĉiuj estas forlasitaj, ĉie aperis la trokreskitaj plantaĵoj, ĉio estas okupita de la originala naturo. Foje videblas bariloj, bonaj kaj degraditaj, aŭ ruinojn de ili. Cetere, mi tre ŝatas la forlasitajn lokojn, do nun mi vagadis kun plezuro ĉi tie. Poste bruoj, movoj, paŝoj de diversaj bestoj aŭdiĝis flanke el la arbustaĵo, la situacio subite fariĝis ete ektimiga. Antaŭe komunikis la interreto, ke ankaŭ urso aperis en nia regiono, oni devas atenti. Nun ni rapide sed trankvile ekiris plue.
Poste ni alvenis al la surprizo: sur fatrasa pordego de flikita, malbona barilo mi esploris emblemon, similan al Ido-emblemo, aŭ iun saman, farita ne tre precize. Povas esti, ke vere ekzistas (aŭ iam ekzistis) idisto sur tiuj landoj, kaj li starigis memoraĵon al sia hobio tiumaniere. Neniu povas scii. Laŭ mi la emblemo estas ĉ. 30-40 jaraĝa. Ne estis surskribo, ne estis afiŝo aŭ tabulo – nur rusto. Eble iu, iam nur simple kreis nefiguritan, abstraktan ornamaĵon sur sian pordegon, ne konante, kio ĝi estas, kaj ne ekzistas sekreto. Sed – kio pri la koloro? Misteraj demandoj aperas. Ĉiuokaze mi faris fotojn pri ĝi, jen:
Skribante sen intenco de iuspeca malbono, mi pensas, tiu simbolo estas la plej signifa publika reklamo, kion Ido ĉiam havis: rusta, pafita emblemo sur kaduka pordego en senpopola kamparo.
Ĝisdatigo en julio, 2024: la simbolo ankoraŭ troveblas sur tiu sama loko, kie mi malkovris ĝin. La tempo ne estis afabla al ĝi, sed iu ajn povas vidi sur la kutima loko.