Fuĝi antaŭen

Fuĝi antaŭen: uzi kaj ekzerci la lingvon en iu ajn maniero.

Oni tutmonde lernas la lingvojn por paroli en ili, uzi ilin praktike. Tio devas esti unu el la celoj ankaŭ por Esperanto kaj ties parolantoj. Esperanto devas esti ilo por komuniki, sed ne celo per si mem, ne sufiĉas nur diri tion: mi parolas esperante. Ankaŭ ne sufiĉas komuniki kaj paroli pri Esperanto en la nacia lingvo, tio povas veki intereson al neesperantistoj, ĝi estas nur simpla ilo, ne la vojo aŭ celo.

Elekti vojon

Por atingi agnoskon de la ekstera mondo la esperantistoj simple devas iĝi normalaj – nek pli, nek malpli. Por tio ĉiu esperantisto devas decidi kiu li estas – ĉu hobiulo aŭ praktikulo.

La mondo konsideros Esperantujon normala lingvokomunumo kaj traktos Esperanton kiel normalan lingvon nur post kiam la esperantistaro formiĝos laŭ tiuj ĉi proporcioj.

Se vi vere konsideras Esperanton normala lingvo kaj deziras ke ĝi disvastiĝu laŭeble pli vaste, plenumante sian originan celon, via tasko estas tre simpla – uzu ĝin.

S. Belov: Granda skismo en Esperantujo


Kion diras mi? Simpla ideo: Esperanto devas fuĝi antaŭen. La maniero: uzi, ekzerci kaj diskonigi la lingvon en iu ajn afero, okazo kaj eblo. La lingvo havas sian propran lingvan diasporon tutmonde, do ili (ni) havas la forton – fuĝi antaŭen. Ekzemple, mi skribas tiun ĉi blogon.

Mi ne asertas, ke mi inventis la radon aŭ la fajron per tio, mi nur diras, ke la plej simplaj aferoj kutime estas la plej bonaj.

Mi ne certas ke ĉi tiu temo ĉu estas hungara, kontinenta aŭ mondskala problemo, do ĉiu pritaksu la temon laŭ sia nivelo kaj sperto.

Se vi faras tion, ĝi funkcias, se vi ne faras, ĝi ne funkcias.

Aliaj variantoj por “fuĝi antaŭen” de Copilot AI: