Festo de Hungario la 20-an de aŭgusto

La 20-a de aŭgusto estas unu el la plej gravaj eventoj en la lando laŭ intereso kaj partopreno de la popoloj.

La 20-a de aŭgusto estas la plej malnova nacia festo de Hungario, kiu festas la fondiĝon de la hungara ŝtato kaj honoras Sanktan Stefano, la unuan reĝon kaj ŝtatfondinton. En tiu tago, hungaroj partoprenas en diversaj ceremonioj kaj publikaj programoj, kaj la tago ofte finiĝas per grandiozaj artfajraĵoj post sunsubiro.

Rimarkenda, ke pro diversaj kialoj (naturo- kaj medioprotektado, manko de mono, progresado de la komuna saĝo), artfajraĵoj estas postlasitaj en pli kaj pli da lokoj. Ĝi estas anstataŭigita per muzikaj lumspektakloj kaj artspektakloj.

Stefano la Sankta (bildo de kultura.hu)

La festo havas siajn radikojn en la jaro 1092, kiam Reĝo Ladislao la 1-a deklaris ĝin sankta tago kaj proponis la kanonigon de Stefano. Dum la otomana okupado, la malferma festado de la tago estis subpremita, sed ĝi estis reenkondukita de Maria Tereza en la 18-a jarcento kaj restarigita al sia nuna statuso post la falo de la Orienta Bloko. La oficiala festado komenciĝas per la ceremonia leviĝo de la nacia flago sur Kossuth-placo, sekvas la tranĉado de la Torto de Hungario kaj la donado de multaj ŝtataj premioj al eminentaj civitanoj. Ankaŭ okazas procesio honore al la t.n. Sankta Dekstra Mano (la mumifita dekstra mano de Sankta Stefano), sed la plej konata evento de la tago estas la spektaklaj artfajraĵoj post sunsubiro, kiam grandaj amasoj kunvenas ĉe la bordoj de la rivero Danubo. La festadoj okazas en preskaŭ ĉiu parto de la lando, kulminante per vesperaj artfajraĵoj (aŭ ne, vidu supre la trian alineon). La plej granda en la lando estas tiu en Budapeŝto, pafita de la Danubo.

Torto de Hungario 2024: “Papava floro” (bildo de MCI)

Tiu tago ankaŭ estas asociita kun religiaj kaj popolaj kutimoj. La katolikoj festas la tagon de la unua patrono de Hungario, Sankta Stefano, kio estas la kialo ke mesoj okazas landvaste tiun tagon. La 20-a de aŭgusto markas ankaŭ la Feston de la Nova Pano: la benado kaj tranĉado de freŝe bakita pano estas disvastigita ceremonio en la lando tiun tagon kaj eĉ trans la landlimo, en Transilvanio.

Dum la feriado, multaj homoj simple estas kun siaj familioj, kuiras kaj bakas en la ĝardeno, ĝuas la festan etoson.

Ĝojplenan naskiĝtagon, Hungario!

Ĝojplenan naskiĝtagon, Hungario!
Mi nomis tiun ĉi lastan bildon “Festo en aŭgusto, Hungario, vivĝojo, ora sezono”
(dankon por ĉio, AI)

Kovrilbildo: hellomagyarok.hu