Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024

Tiel mi vidis la Futbal-Ĉampionadon EURO 2024 – mallonge kaj esence. Ni vidu la resumon de tiu ĉi unumonata konkurado. Mi grupigis la teamojn partoprenintajn laŭ mia vidpunkto kaj plaĉo en la subajn kategoriojn (en aboco-ordo en la kategorioj).

La plej bonaj: Hispanio, Francio

Pozitivaj surprizoj: Aŭstrio, Kartvelio, Nederlando, Slovakio, Slovenio, Turkujo

Mi atendis pli multan de ili: Francio, Portugalio, Italio

Kio estis la plano… (ĉu estis iu)? Germanio, Hungario, Pollando, Skotlando, Svislando

Estis agrabla ekskurso por: Albanio, Ĉehio, Kroatio, Serbio, Ukraino

Negativa surprizo: Anglio (kun nerigardebla kaj misinterpretita futbalo, mi ne pensas, ke tiu estus “la hejmo de futbalo”)

Partoprenis sen ia menciinda memoraĵo: Belgio, Danio (Bonvenon refoje, Eriksen!), Rumanio

Mi tutkore gratulas al ĉiuj partoprenintoj, ĉefe al la reganta Euro-ĉampiono, Hispanio! Bonsance la futbalo ne iris hejmen, tiel gi restis la plej amuzanta sportludo en la tuta (konata) universo!

Bildo de CNN

Preskaŭ en la sama tempo okazis tiu sama ĉampionado “Amerika Pokalo 2024” (Copa América 2024) en la amerika kontinento, loke en la Usono. Ĉi tiun turniron – same kiel la antaŭan mondĉampionecon en 2022 – gajnis Argentino, gratulon! Jen la detaloj >>
Pri Amerika Pokalo >>

Kovrilbildo: UEFA via Getty Images