Esperanto-sumoo

Jen, alvenis la tempo por ne forgesi Esperanto-Sumoon. En la sekvonta semajnfino (la 13-an de novembro) komenciĝos la luktado per libroj, se ankaŭ vi ne forgesas aliĝi. Se aperus demando ĉe vi, kio estas Esperanto-Sumoo, do mi mallonge koncizas: legi (esperantlingvan) libron de via elekto, laŭ via propra irado. Ne gravas la aŭtoro kaj la ĝenro, sed gravas la lingvo: Esperanto. Tio estas ĉio, kaj ne plu! Kaj… Esperanto-Sumoo ĉiam komencigas, vidu ties retejon sube.

La vera aldonita valoro estas la recenzoj, kio estas sendata al la ĉefsumoista majstro, sinjoro Hori Yasuo, kiu publikas ilin sur la retejo de Esperanto-Sumoo. Indas legi ilin.

Kio pri mia partopreno? Ĝi estis la unua de mi novembre en 2022. Mi volis elekti tiuspecan libron, kiu devenas el originala fonto, ne traduko, kaj ties tekston ne influas fremdlingvaj (aŭ se ni volas, denaskaj lingvaj) efikoj. Ĝi ne devus esti tro vasta, kaj laŭbezone mi povus daŭrigi la legadon ankaŭ elektronike. La decido estis farita, mia unua lukto-libro estas “Paroladoj” de L.L. Zamenhof (eldonaĵo de Inko). Bedaŭrinde mi neglektis sendi recenzon, kvankam mi havis opinion. Neniu problemo, venontfoje…

Mi deziras al vi bonan elekton kaj persistan legadon de la libro! Vi povas informigi pli detale pri Esperanto-Sumoo sur ties retejo. Venu kaj luktu! 

Ĉu vi kredas, ke vi ne havas esperantan libron? Eraro. Vidu >>