Hungara lingvo estas unu el la plej akceptemaj lingvoj en la mondo, ĝi traktas fremdajn vortojn ege afable. Tiel afable ke la akceptita novulo, la prunta vorto baldaŭ estas konsiderata membro de la familio, dirante: alvenis fora parenco.
Bone, sed kio estas la prunta vorto? Nu, ĉi tio estas nenio krom tn novula vorto, kiu devenas de alia lingvo en specifan lingvan medion, poste stariĝas tie, kaj alprenante la skriban kaj parolan medion de la gastiga lingvo, konstante integriĝas en ĝi. Ni rigardu simplan ekzemplon el la hungara lingvo: internet (hungara vorto el la angla, uzata same, kun hungara prononco), interreto. Ĉi tiu nun estas unu el la vortoj de la hungara lingvo, sed samtempe ni ne forgesu nian belan kaj etosan vorton: világháló, signifantas “tutmonda reto”. Vidu ankaŭ: cement-cemento, csokoládé-ĉokolado, keksz-biskvito, randevú-rendevuo, szendvics-sandviĉo kaj tiel plu.
Ĉi tie venas la lingvo Esperanto! Gravas noti, ke la lingvo mem estas plejparte bazita sur internacia vortprovizo. Estus malfacile determini precize, ĉiu vorto ĉu estas baza vorto, ĉu fremda vorto, aŭ – kio fakte estas la sama – neologismo. Ni rigardu kelkajn Esperantajn pruntvortojn, kiuj sendube enradikiĝis en la lingvo kaj aldonu al ĝi koloron: uragano, cunamo, tabuo, klubo, bonsajo, fakso – ktp., ĉi tie mi povus listigi la suprajn “hungarajn” vortojn. Tiuj ĉi vortoj portas sian signifon en relative simpla kategorio, tial ilia integriĝo al la lingvo(j) estis sukcesa.
La surfaco kaj la profundo de la lingvoj estas pli kompleksa ol tio. Laŭbezone, gastigaj lingvovortoj ankaŭ estas kreitaj en la lingvoj de la mondo, kiuj estas fremdaj vortoj tie, sed ili indikas kategorion, tiel kovrante la ĝeneralan signifon de la termino aŭ agado indikita. Kio…?
Rigardu la memeon supre. Hazarda bildo el la interreto. Persone mi ne scias, ĉu la esprimo “netflikso” (ĝuste eble “Netflikso”) jam estas oficiala neologismo aŭ ne, sed estas certe ke la frazo en la bildo estas komprenata de 99% de la legantoj. Kiu tamen ne komprenas, tiu evidente ne scias, kio estas Netflikso.
Por kompreni la temon, ni registru la signifon de la angla vorto Netflix. Ties nomo estas derivita de la kombinaĵo de la vortoj “net” kaj “flix”, surbaze de la originalaj vortoj “internet” kaj “flicks” (filmoj, “movantaj bildoj”). “Flicks” estas mallongigo por la “flagrantaj” (flickering) bildoj de fruaj filmoj en la heroa epoko. Do “Netflix” transdonas la signifon “Netfilmoj”, esperante aperas: Netflikso.
Se oni ne nomus tiun ĉi filman aplikadon Netflikso, kio povus esti ĝia nomo en Esperanto? Mia cerbo briletis, jen la produkto: Retfilmoj. Retfilmaro. Retkino. Retkinejo. Sed tiuj nomoj ne povas esti validaj, ĉar la aplikado jam estas konata mondskale kiel Netflikso – jam poreterne, ankaŭ en Esperanto.
Jen unu el la plej lastaj novulaj vortoj en Esperanto: Netflikso. Bonvenon en Esperantujo!
Estas ankaŭ multaj ekzemploj por kompreni la akceptemon de Esperanto, jen angla lingva vorto kiel ekzemplo. Laŭ mia opinio ĉiuj komprenas la ĉi tie videblan memeon sen iu angla lingva kapablo. Kio okazis al la rozkolora aĵo? Gi estis knokaŭtita. Li estis frapita el la konscio.