Endanĝerigitaj lingvoj de la Mondo

Ĉu vi povas imagi, ke estas 7139 lingvoj nuntempe parolataj en la mondo, 3170 estas endanĝerigitaj kaj 3000 el ili formortos en la venonta jarcento? Sur la malsupra mapo, ĉiu ruĝa punkto reprezentas unu el ĉi tiuj lingvoj.

Kiom da endanĝerigitaj lingvoj estas en la Mondo kaj kiaj ŝancoj estas por ili tute formorti?

La revuo “The Guardian” raportis, ke la lastaj du fluaj parolantoj de la lingvo Ayapaneco ne parolas inter si. Ĉi tiu kortuŝa rakonto pensigis la revuon pri la nombro da endanĝerigitaj lingvoj en la Mondo.

Por atingi la fundon de tio la revuo turnis sin al Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienca kaj Kultura (Unesko), kiu regule publikigas liston de endanĝerigitaj lingvoj.

Unesko disponigas klasifiksistemon por montri kiom “malfacila” estas la lingvo:

Vundebla – la plej multaj infanoj parolas la lingvon, sed ĝi povas esti limigita al certaj domajnoj (ekz., hejmo).
Nepre endanĝerigita – infanoj ne plu lernas la lingvon kiel “gepatran lingvon” en la hejmo.
Grave endanĝerigita – lingvo estas parolata de geavoj kaj pli maljunaj generacioj; kvankam la gepatra generacio povas kompreni ĝin, ili ne parolas ĝin al infanoj aŭ inter si.
Kritike endanĝerigita – la plej junaj parolantoj estas geavoj kaj pli maljunaj, kaj ili parolas la lingvon parte kaj malofte.
Formortinta – ne restis parolantoj.

La plej proksima areo al Hungario, kie vivas parolantoj de endanĝerigita lingvo, situas en Pollando, tiu estas la vilamovica (wymysorys) lingvo. Vilamovica estas endanĝerigita indiĝena lingvo de Pollando. Ĝi apartenas al la hindeŭropa lingvofamilio. La lingvo estas uzata kiel unua lingvo nur de maljunuloj. Oni ne scias, ke ĝi estas instruata en lernejoj.

Kie oni parolas la vilanovican lingvon

Fine, jen la plena listo de lingvoj en danĝero kaj estas eĉ pli da detaloj en la kalkultabelo ligita sube.

Vidu la liston ĉe Google disponita kalkultabulo (nomo de lingvoj en la angla) >>

Artikolo de “The Guardian” >>

Kovrilbildo el cricketmedia.com