Bruliga somero en Hungario

Trosekeco ĉe la rivero Tiso (Tisza), reala foto pri la fluejo de la rivero, aŭgusto, 2024 – 24.hu

Bruliga somero okazigis tre vastan trosekecon landskale en Hungario. Vikipedio diras, ke oni konas tri formojn de la trosekeco:

  • meteorologia trosekeco estiĝas, se dum longa periodo, la precipitaĵo estas sub la averaĝa valoro;
  • agrikultura trosekeco okazas, se ekzistas tro malmulta akvo por averaĝa agrikultura produktado de plantaj agrarvaroj;
  • hidrologia trosekeco okazas, se la akvorezervoj en lago, akvokolekta areo aŭ akvodeponejo falas sub la averaĝon.

Somere en 2024 Hungario estis trafita de ĉiuj tri. La somera sekeco estas parto de la klimato de Hungario, tamen, ĉi tiu periodo estas ĉiam pli longa kaj pli varma ol en la antaŭaj jaroj. Estonta modeligado montras ke malpli da sekecaj jaroj sed pli severaj aridoj estas atendataj antaŭ la fino de la jarcento. Spertuloj diras, ke la ofteco de sekecaj jaroj kaj la grado de sekeco estas determinitaj de la forceja efiko.

Sekve de (la supozita) klimata ŝanĝiĝo, la averaĝa precipitaĵo en Hungario estas signife reduktita dum jaroj, kaj inter la pli oftaj periodoj de sekeco, maloftaj, sed foje grandaj kvantoj da pluvo – kaŭzanta subitajn inundojn en kelkaj lokoj – karakterizas la lastatempe akcelitan procezon.

Sed ĉi-somere regas la sekeco. La varmega, seka somero metode bruligis la Karpatan Basenon, jen kiel oni povas vidi ĝin el la kosmo.

La unua fotaĵo de NASA montras la situacion komence de junio, kiam ankoraŭ pli da precipitaĵo falis kaj la Karpata Baseno verdiĝis. Julio alportis la unuajn grandajn varmegojn, malpli kaj malpli da pluvo falis, tiel en aŭgusto preskaŭ duondezerta stato formiĝis. La vegetaĵaro forbrulis, la verda koloro ĉiam fariĝis pli helbruna, kiel videblas sur la dua satelita bildo de la Karpata Baseno.

Bildo de telex.hu – idokep.hu

Vidu galerion pri la sekigita fluejo de la rivero Tiso @24.hu >>