Dum la pasintaj kelkaj tagoj mi havis iom da libera tempo por fari eksperimentojn kun la artefarita intelekto (AI), en enirnivelo. Mi havas konton ĉe granda, mondskala servo provizanto, kie disponeblas servado de generi bildojn el vortoj. Ĝi funkcias facile: mi simple tajpas kelkajn kapvortojn sur la surfacon de la generilo, tuj poste ĝi kreas kvar bildojn el la vortoj dum kelkaj momentoj. (Notinda: kiel mi observis, en la nuna stato de la apo la rapideco dependas de la provoj, kiujn vi jam faris. Ju pli da bildoj vi prenas, des pli longa la procezo daŭras. La alian tagon ĝi rekomenciĝos.) Mi ne uzis multajn kapvortojn, vi povas legi ilin ĉe la signoj # (sube). Strange, kelkaj neinvititaj vortoj penetris tra la nevidebla tavolo de artefarita inteligenteco, la plej karakteriza estis la vorto “kafejo”, kiun mi absolute ne aldonis al la priskribo de la estonta kreaĵo. Alia ebleco estas, ke AI koneksas la kafejon kaj Esperanton en Hungario… Plue, estas interese observi, kiel trairas la hungaraj motivoj la cirkvitojn de AI.
Mi aldonis – sen iu intenco – la jenajn esprimojn (angle, hungare kaj esperante, miksita), vidu, kiaj bildoj estis generitaj:
#esperanto
#esperanto, mondolingvo, mondskala uzado, gajaj popoloj
#esperanto, Hungario
#esperanto en la mondo
#esperanto paco
#esperanto grupo promenas en la urbo Eger
Fina konkludo: ĝi estas tre bona ludilo 😄
[…] kaj vidu la tutan artikolon […]