Artikolo de la monato: Orfejo Klara Zamenhof

Artikolo de la monato – ĉi-foje el la revuo Esperanto: Orfejo Klara Zamenhof

Artikolo de Augustin Kakozwa kaj Betti Maul.

Karaj samideanoj! 

Kiel vi legis en niaj informoj en diversaj informiloj, ni estas membroj de Asocio Nova Familio-Goma, kiu nun havas orfejon nomatan Ofrejo Klara Zamenhof, eble iuj inter vi jam estas informitaj pri tio. 

Dum la UK en Tanzanio, kiun unu el niaj membroj Augustin Kakozwa partoprenis unuafoje, vi interesiĝis pri nia laboro ĉe la Movada Foiro, ni dankas vin pro viaj zorgoj kaj intereso. Kiel vi scias, ANF prizorgas orfajn infanojn kaj esperantigas ilin, en ĉi tiu lernojaro oni disdonis, dank’ al via monhelpo, lernomaterialojn al tiuj infanojn, kiun ni prizorgas. Koregan dankon al ĉiu donacinto! 

Post disdono de la lernejaj ekipaĵoj ni daŭrigas serĉi monon por pagi la lernejajn kotizojn por tiuj infanoj subtenindaj. Ĉu vi ekhelpus tiucele laŭ viaj povoj? 

Por monsendi vi povas uzi: PayPal al cifrank@t-online.de kun rimarko “georfoj”.
Ni kontakteblas ĉe: orfojkongo@gmail.com

Artikolo en la revuo Esperanto (modifita bildo |-)