Artikolo de la monato – ĉi-foje el la reta portalo Libera Folio: Esperantistoj naskiĝas mezaĝaj
de Gergej Sekej – 18-a de februraro, 2025
Mia mallonga antaŭparolo. La artikolo komenciĝas per la granda demando: kie estas la junuloj? Mi respondus, ke la junuloj ne povis teni sin ĉe la rando de la anglalingva funelo kaj glitis en ĝin. Kaj nun ili perceptas ĉiujn avantaĝojn de la angla lingvo kaj eĉ ne volas foriri el ĝi. Tamen, ankaŭ Esperanto havas bonegajn avantaĝojn, kaj la lingvo ne formortos, la funelo ne havas efikon ĉie en la Mondo.

Kie estas la junuloj? Tion oni ofte demandas en esperantistaj renkontiĝoj. Malmultas fidindaj statistikaĵoj pri la aĝostrukturo en la Esperanto-movado, sed se rigardi la statistikojn ĉe Edukado.net, oni trovas ke nur dekono el tiuj, kiuj indikis sian aĝon, estas malpli ol 30-jaraj. Se tiu estus la aĝopiramido de ordinara lando, ĝi antaŭvidus rapidan malaperon de la tuta popolo. Tamen novaj esperantistoj plej ofte ne estas beboj, infanoj aŭ eĉ junuloj.
Ne malofte la plej juna partoprenanto de lokaj kunvenoj estas mezaĝulo, pli ol 40 jarojn aĝa. Kaj de tempo al tempo oni renkontas la ideon ke la esperantistaro maljuniĝas kaj mankas junuloj el Esperantujo. Ĉu tio estas vero aŭ nur supozo? Malfacilas decidi ĉar mankas fideblaj statistikoj per kiuj oni povus tion aŭ konfirmi aŭ malkonfirmi.
Sed kion oni povas fari se oni scivolas?
La plena artikolo legeblas ĉi tie:
https://www.liberafolio.org/2025/02/18/esperantistoj-naskigas-mezagaj