Artikolo de la monato: AI kaj Esperanto

Artikolo de la monato – ĉi-foje el la revuo Esperanto: AI kaj Esperanto
de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

Fine de januaro 2025 la merkato de ciferecaj teknologioj estis ekskuita pro la apero de nova AI-aplikaĵo, kiu nomiĝas DeepSeek. Ĝin kreis kompanio en Ĉinio. En la aplikaĵo por la saĝtelefonoj
kaj en la retejo https://deepseek.com tiun ĉi AI nuntempe eblas uzi tute senpage.

Por la teknologiaj kompanioj tia rapida kaj relative malmultekoste kreita AI kaŭzis “ŝokon” – la 27-an de januaro iliaj akcioj draste malvaloriĝis pro la apero de tiu ĉi novaĵo.

Tamen ne nur por tiu ĉi merkato la novaĵo estas grava, sed ankaŭ por ni, esperantistoj – ja DeepSeek perfekte konas kaj uzas Esperanton! Almenaŭ tion montras la unuaj provoj, kiujn faris esperantistoj el diversaj landoj.

Legu la tutan artikolon en la revuo Esperanto p. 56., marto 2025 >>

深度求索
DeepSeek en la ĉina lingvo