Aferoj disfalas de Chinua Achebe

La romano Aferoj disfalas de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon.

Unue eldonita en 1958, kaj listigita en Encyclopædia Britannica kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita, Things Fall Apart nun aperas en Esperanto, tradukite de Anna Löwenstein.

Ĝin eldonis Esperanto-Asocio de Britio. Ĝin prolegis kaj lingve kontrolis Hirotaka Masaaki (Vastalto), Renato Corsetti kaj Edmund Grimley Evans.

Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!

Elŝutu specimenan tekston ĉe
https://drive.google.com/file/d/1ISxpTU1UmlK5l0xx7Seq52XAXqhZbf1o/view

Fonto: https://esperanto.org.uk/news/publishing/aferoj-disfalas-r282/

Laŭ artikolo de La Ondo.