Artikolo de la monato: Renomi la monton Vaalserberg

Artikolo de la monato – ĉi-foje de ekster Esperantujo, el la reta versio de novaĵelsendo BRF (Belgischer Rundfunk) Nachrichten. Ties originala titolo estas “Esperantisten wollen Vaalserberg umbenennen” – Esperantistoj volas renomi la monton Vaalsergerg.

Esperantistoj alvokas renomigi la plej altan monton de Nederlando

La artefarita lingvo Esperanto estas nesolveble ligita al Kelmis kaj la antaŭa Neŭtrala Moresnet. Kelkaj esperantistoj volas starigi monumenton al la inventinto de la lingvo, Ludoviko Zamenhof, en la regiono per reta peticio – diras la reta artikolo.

La plej alta monto de Nederlando baldaŭ povus esti konata kiel “Monto Zamenhof”. Nova iniciato kaj reta peticio alvokas renomigi la plej altan punkton de la lando, la Vaalserberg, honore al d-ro L. L. Zamenhof, la inventinto de la lingvo Esperanto.

La monto situas ĉe la belga-nederlanda-germana limo. Ĉi tiu loko iam estis la sola vera kvarpunkto de la mondo, dum la ekzisto de la antaŭa teritorio de Neŭtrala-Moresneto.

En la jaro 1908, kelkaj loĝantoj de Neŭtrala-Moresneto eĉ proponis establi tie la unuan esperantan ŝtaton de la mondo, nome Amikejo (Loko de Amikeco).

Legu la artikolon (germane) de BRF Nachrichten >>
La reta peticio, kie ankaŭ vi povas voĉdoni (angle kaj esperante) >>
Artikolo de r/Esperanto kun kelke da komentoj >>
Momentoj en la tempo: Moresnet – Pillanatok az időben: Moresnet >>
(hungarlingva verkaĵo pri Moresnet)

…kaj la muziko, kiu nepre aperas en la kapo de la leganto…

The Nits – In the Dutch Mountains