Pasporto de Esperantujo

La projekton mi legis en la komunuma retejo Reddit. Ekkonu!

La 25 jara kreinto (uzantnomo yatamci) havis ideon en la kapo kaj kreis esperantaĵon: realisman pasporton de Esperantujo (de tiu Esperantujo, kiu ekzistas nur en la koroj).

Kiel fariĝis la “dokumento”? Jen la teksto de lia afiŝo sur la retejo Reddit. Komence li faris maketon en programo Canva, kie li metis ĉiujn elementojn laŭ sia imagita maniero sur malplenan paĝon. Poste li uzis artefaritan inteligentecon por generi fotorealisman version de ĝi, ĉar li ne estas grafikisto kaj faris tion nur por amuzaj celoj.

Li komencis kun la blanka versio, igante ĝin malsama ol aliaj pasportoj, kaj simbolante pacon, sed ankaŭ la kolorskemon de la esperanta flago. Li reenkondukis la standardon, kiu estis uzata sur la Spesmilo, ĉar li trovis la simbolon dum la esplorado kaj pensas, ke ĝi aspektas vere bone. Tamen, li opiniis, ke la tute blanka fronto aspektas tro simpla, preskaŭ kiel paperfolio faldita dufoje duone, do li optimumigis la unuan provon.

Li aldonis verdajn triangulojn en ĉiu angulo en la dua provo, io, kio ankaŭ ne estis farita tiel sur aliaj pasportoj. Ilia angulo estas tia, ke oni povus vidi ĝin kiel tre grandan stelon maldekstre, zomitan en ĝian dekstran flankon, kaj same por la alia flanko.

En la lasta versio li volis igi ĝin aspekti pli oficiala, uzante malhelan, reĝecan koloron, kiun ne uzas iu ajn alia lando kaj kiu bone konvenas al la kolorskemo de la aliaj pasportoj (ruĝa, verda, blua, nigra, kvankam li malkovris, ke Usono uzas violan koloron por krizaj pasportoj, sed ĝi ne estas plene funkcianta pasporto). Li ne volis uzi koloron, kiu jam estas uzata, ĉar ĝi ne devus esti asociita kun iu ajn regiono, religio aŭ io alia.

Tre plaĉas al mi la ideo, gratulon! Se iu komercisto akceptus la projekton produkti kaj vendi ilin por iu komunuma, serioza celo, mi certe estus ties aĉetonto.

Legantoj diras:

Ĝi estas tro bela!
Honeste, mirinda!

Legu la originalan /r afiŝon ĉi tie >>