En 2025 ni bonvenigas la Jaron de la Ligna Serpento. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la Jaro de la Verda Serpento, ĉar ligno estas asociita kun la verda koloro laŭ la ĉina teorio de kvin elementoj, do vi povas atendi vidi multajn serpentornamadojn kaj motivojn en tiu vigla nuanco. Ĉi-jara ĉina Novjaro komenciĝas de la 29-a de januaro 2025.
Kion oni devas scii pri la Ĉina Novjaro?
Ĉina Novjaro ankaŭ estas konata kiel Printempa Festo (春节 chunjie).
Ne estas difinita dato por la Ĉina Novjaro, ĝi dependas de la luna kalendaro. Ĉi-jare ĝi daŭras de la 29-a de januaro ĝis la 16-a de februaro.
Ĝi estas tago por preĝi al dioj kaj batali kontraŭ monstroj.
Kiel batali…? Ekzemple per petardoj… La plej multaj artfajraĵoj en la mondo estas estigitaj tiun nokton. Do jen la klarigo por la ĝena kutimo… petardoj laŭsupoze fortimigas monstrojn kaj malbonŝancon. Pro sekurecaj kialoj kaj zorgoj pri aerpoluado, multaj ĉinaj urboj malpermesis artfajraĵojn. Pli ol 500 urboj ankaŭ havas limigojn. Sed multaj homoj ne zorgas pri la leĝeco kaj faras ĝin ĉiuokaze. Pekino malpermesis artfajraĵon dum 13 jaroj. La malpermeso estis nuligita en 2006 pro la kolera publiko.
Ĉinoj ornamas ĉion ruĝa por la ĉina novjaro.
Petardoj ne estas la sola afero, kiu fortimigas la monstron. Ĉiu familio ornamos siajn hejmojn per ruĝa koloro por helpi la petardojn.
Ĝi estas la plej longa ĉina festo.
La Printempa Festo estas teknike 15 tagoj. Sed la festoj komenciĝas en la Silvestro (kaj daŭras 16 tagojn). Oni ankaŭ povas diri, ke la feria sezono komenciĝas en luna decembro kun la Laba Festivalo (腊八节 / là bā jié). Tio estas ĉirkaŭ 40 tagoj da festoj!
Vi maljuniĝas unu jaron dum la Printempa Festo.
En Ĉinio, vi havas “realan” aĝon kaj “falsan” nominalan aĝon. La vera aĝo estas tiu, pri kiu ni ĉiuj scias. Vi pliiĝas unu jaron je via naskiĝtago. Via nominala aĝo, tamen, pliiĝas kun la Printempa Festo. Devas esti ĉinulo por kompreni ĉi tion.
La Printempa Festo kaŭzas la plej grandan homan migradon tutmonde, pro la familia kunveno por la novjara vespermanĝo. Ĉinuloj devas reveni hejmen por la silvestra vespermanĝo. Sed en moderna Ĉinujo la plej multaj maljunaj gepatroj loĝas en kamparaj vilaĝoj dum iliaj infanoj laboras en la urboj. La migrado reen hejmen kaj iri feriojn dum ĉi tiu tempo nomiĝas Printempa Migrado.
Infanoj ricevas bonŝanc-monon en ruĝaj kovertoj.
Unuopuloj dungas falsajn koramikojn/amatinojn por preni hejmen.
Rememoru tiel same la Dankotagon okcidente.
Ne estas permesita duŝi, balai aŭ elĵeti rubon dum novjara tago.
Duŝado ne estas permesita en la Novjara Tago. Balai kaj elĵeti rubon ne estas permesitaj antaŭ la kvina. Ĉi tio estas por certigi, ke vi ne forlavas la bonŝancon!Aliaj tabuoj en la festa periodo, dum la 2-a de februaro: Harotondado (antaŭ la 2-a de februaro), uzi tondilojn, tranĉilojn kaj aliajn akrajn ilojn, kverelado, blasfemado, diri malbonŝancajn vortojn (kiel ekzemple “morto” kaj “malsano”), disrompi objektojn.
Vi devas manĝi pastaĵojn por ĉiu manĝo, ĉiutage.
Nu, teknike vi devus. La plej multaj homoj manĝas pastaĵojn dum la silvestra vespermanĝo. Aliaj manĝos ilin por la unua matenmanĝo. Por drinki: ekzistas vino specife por la Printempa Festo.
Ĉiu jaro havas zodiakan beston.
Ĉi-jara ĉina Novjaro komenciĝos de la 29-a de januaro 2025, tio markas la komencon de la Jaro de la Ligna Serpento en 2025. En la Ĉina Zodiako, la Serpento estas ligita al metamorfozo, saĝo kaj intuicio. La Serpenta jaro estas karakterizita per introspekto, mistero, kaj inteligenteco.
La signo de la Serpento ĉiam portas ion misteran, kaŝas siajn verajn intencojn. Ŝanĝoj venos en la nova jaro, kies celo delonge ne estis konata. Estas certe, ke ni povas kalkuli je revoluciaj transformoj sur kolektiva nivelo, sed ni povas nur esperi, ke ili okazos por la profito de ni ĉiuj.
Ĉina Novjaro finiĝas per la Lanterna Festo.
En antikvaj tempoj knabinoj ne rajtis enriskiĝi eksteren per si mem. Sed en ĉi tiu nokto, ili povis ĉirkaŭpaŝi kaj rigardi la Lunon kaj la belajn lanternojn. Pro tio, ĝi ankaŭ estas konata kiel Sankta Valenteno en Ĉinio.
Ĉina Novjaro estas festata en la tuta mondo. Kie ajn ili estas.
Unu el ĉiu kvin homoj en la mondo estas ĉino, do ili festas siajn feriojn tutmonde. Rememoru: “Suno neniam subiras en Esperantujo”, signifante ĉie ekzistas esperantistoj ĉirkau la mondo, kiun la Suno ĉiam ekbrilas. Do, same kiel la ĉinuloj.
La novjara saluto en la ĉina estas “xin nian kuai le”, la frazo laŭvorte signifas “Feliĉan Novjaron”. En mandarena ĉina lingvo ĝi estas “gong xi fa cai”, kio signifas “gratulojn pri la riĉaĵo.”
Kovrilbildo el deluxeastrology.com
Intertekstaj bildoj el chinesenewyear.net