3a Virtuala Kongreso de Esperanto, 2022

Memkonfeso: mi ne apartenas al la junulara parto de teruloj, tamen nun sekvos mia unua partopreno de iu esperanto mondkongreso. En la venonta monato okazos la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), inter 24-27a de novembro. Sankta estas por mi la hodiaŭa tago: ĵus antaŭ kelkaj minutoj mi aliĝis al ĉi tiu virtuala kongreso. Do, mi kuriozas, kio okazos.

Hodiaŭ la programo ankoraŭ ne estas konata, la organizantoj promesas ĝin al posta tempo. Nun, post la aliĝo mi refoje vizitis la retejon de la kongreso: ĝis nun 338 personoj el 56 landoj (aŭ teritorioj) jam aliĝis. Venu ankaŭ vi, jen la retejo por aliĝi. La VK estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 18-a de novembro 2022. Se iu ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo alireblas sur la retejo.

Ideo: kiel aliri la retejon de aktuala virtuala kongreso?
Jen neuzebla ligilo: https://vk.esperanto.net/20BB/ – Nun vi simple devas anstatauigi la jarnumeron al la BB literoj, tiel vi ekhavos la aktualan, validan ligilon de tiujara virtuala kongreso. Provu kun la 2023-jara evento kiel ekzemplo!